Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj
Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj
Enkonduka noto
La Cxarto de Unuigxintaj Nacioj estis subskribita en San-Francisko, la 26an de junio 1945, fine de la Konferenco de la Unuigxintaj Nacioj pri Internacia Organizo, kaj ekvalidis la 24an de oktobro 1945. La Statuto de la Internacia Kortumo estas integra parto de la Cxarto.
Amendojn al Artikoloj 23, 27, kaj 61 de la Cxarto akceptis la Gxenerala Asembleo la 17an de decembro 1963, kun ekvalido la 31an de auxgusto 1965. Plian amendon al Artikolo 61 akceptis la Gxenerala Asembleo la 20an de decembro 1971, kun ekvalido la 24an de septembro 1973. La amendo al Artikolo 109, akceptita de la Gxenerala Asembleo la 20an de decembro 1965, ekvalidis la 12an de junio 1968.
La amendo al Artikolo 23 pligrandigas la membronombron de la Sekureca Konsilio de dek unu gxis dek kvin. Laux la amendita Artikolo 27, decidoj de la Sekureca Konsilio bezonas, se temas pri aferoj proceduraj, jesan vocxon de naux membroj (antauxe sep) kaj, se temas pri iu ajn alispeca demando, jesan vocxon de naux membroj (antauxe sep), inter kiuj devas trovigxi la konsentaj vocxoj de la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.
La amendo al Artikolo 61, kiu ekvalidis la 31an de auxgusto 1965, pligrandigis la membronombron de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de dek ok gxis dudek sep. La posta amendo al tiu Artikolo, kiu ekvalidis la 24an de septembro 1973, pligrandigis la membronombron de dudek sep gxis kvindek kvar.
La amendo al Artikolo 109 (kiu tusxas la unuan paragrafon de tiu Artikolo) preskribas, ke Gxenerala Konferenco de Sxtatoj-Membroj kun la celo revizii la Cxarton povas okazi je dato kaj en loko fiksotaj per la vocxoj de du trionoj de la membroj de la Gxenerala Asembleo kaj per la vocxoj de iuj ajn naux membroj (antauxe sep) de la Sekureca Konsilio. Paragrafo 3 de la sama Artikolo, kiu traktas la konsideradon, dum la deka ordinara sesio de la Gxenerala Asembleo, pri eventuala revizia Konferenco, ankoraux konservas sian originalan formon, en kiu estas menciitaj la vocxoj de iuj ajn sep membroj de la Sekureca Konsilio, cxar tiun paragrafon lauxagis la Gxenerala Asembleo (dum sia deka ordinara sesio) kaj la Sekureca Konsilio.
NI, LA POPOLOJ
DE LA UNUIGXINTAJ NACIOJ,
REZOLUTAJ
savi estontajn generaciojn de la plago de milito, kiu dufoje en la dauxro de unu homa vivo trudis al la homaro neeldireblajn suferojn,
rekonfirmi nian kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco, je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj kaj de nacioj grandaj kaj malgrandaj,
krei kondicxojn necesajn por la konservo de justeco kaj de respekto al la devoj rezultantaj el traktatoj kaj aliaj fontoj de internacia juro,
antauxenigi socian progreson kaj pli altan vivnivelon en pli granda libereco,
KAJ POR TIUJ CELOJ
praktiki toleremon, vivi en paco unu kun la alia kiel bonaj najbaroj,
unuigi niajn fortojn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon,
akcepti principojn kaj iniciati metodojn, kiuj certigos, ke armforto ne estos uzata krom por la gxenerala bono,
utiligi internacian masxinaron por antauxenigi la ekonomian kaj socian progreson de cxiuj popoloj,
DECIDIS KUNIGI NIAJN
KLOPODOJN POR REALIGI
TIUJN CELOJN.
Sekve niaj respektivaj Registaroj, pere de siaj reprezentantoj, kunvenintaj en la urbo San-Francisko kaj montrintaj plenrajtigilojn trovitajn en bona kaj gxusta forma, akceptis cxi tiun Cxarton de Unuigxintaj Nacioj kaj per tio starigas internacian organizajxon, kies nomo estos " Unuigxintaj Nacioj".
Cxapitro I
CELOJ KAJ PRINCIPOJ
Artikolo 1
La Celoj de Unuigxintaj Nacioj estas:
- Konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon kaj tiucele apliki efikajn kolektivajn rimedojn por preventi kaj forigi minacojn kontraux la paco kaj por subpremi cxian agon de agreso aux alian rompon de la paco, kaj realigi, per pacaj metodoj konforme al la principoj de justeco kaj internacia juro, la gxustigon aux la solvon de internaciaj disputoj aux de situacioj, kiuj povus konduki al rompo de la paco;
- Evoluigi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto al la principo de egalaj rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto decidi pri si mem, kaj apliki cxiajn aliajn rimedojn tauxgajn por plifirmigi universalan pacon;
- Realigi internacian kunlaboradon por solvi internaciajn problemojn de ekonomia, socia, kultura aux humaneca karaktero kaj por antauxenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por cxiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aux religio; kaj
- Esti centro por harmoniigi la klopodojn de la nacioj por atingi tiujn komunajn celojn.
Artikolo 2
La Organizajxo kaj gxiaj Membroj, strebantaj al la Celoj formulitaj en Artikolo 1, devas agi konforme al la sekvantaj principoj:
- La Organizajxo estas bazita sur la principo de la suverena egaleco de cxiuj siaj Membroj.
- La Membroj de la Organizajxo, por certigi al cxiuj la rajtojn kaj avantagxojn rezultantajn el ilia membreco, devas plenumi bonafide la devojn, kiujn ili alprenis konforme al cxi tiu Cxarto.
- La Membroj de la Organizajxo devas solvi siajn internaciajn disputojn per pacaj metodoj tiamaniere, ke nek la internaciaj paco kaj sekureco nek la justeco endangxerigxas.
- La Membroj de la Organizajxo devas sin deteni en siaj internaciaj rilatoj de la minaco aux la uzo de perforto cxu kontraux la teritoria integreco aux politika sendependeco de iu ajn sxtato, cxu en iu ajn alia maniero nekonforma al la Celoj de Unuigxintaj Nacioj.
- La Membroj de la Organizajxo devas doni al Unuigxintaj Nacioj plenan helpon por iu ajn agado entreprenita de gxi konforme al cxi tiu Cxarto kaj deteni sin de helpo al sxtato kontraux kiu Unuigxintaj Nacioj entreprenas preventan aux kompulsan agadon.
- La Organizajxo devas prizorgi, ke la sxtatoj kiuj ne estas Membroj de Unuigxintaj Nacioj agu konforme al cxi tiuj Principoj tiom kiom necesas por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
- Nenio en cxi tiu Cxarto rajtigas Unuigxintajn Naciojn interveni en aferojn kiuj esence apartenas al la interna jurisdikcio de iu ajn sxtato, nek devigas la Membrojn submeti tiajn aferojn al solvproceduro laux cxi tiu Cxarto; tamen cxi tiu principo neniel antauxlimigas la aplikon de la kompulsaj rimedoj difinitaj en Cxapitro VII.
Cxapitro II
MEMBRECO
Artikolo 3
Membroj-Fondintoj de Unuigxintaj Nacioj estas la Sxtatoj, kiuj, partopreninte en la Konferenco de la Unuigxintaj Nacioj por Internacia Organizo en la urbo de San-Francisko aux antauxe subskribinte la Deklaracion de la Unuigxintaj Nacioj de la 1a de januaro, 1942, subskribas cxi tiun Cxarton kaj ratifas gxin konforme al Artikolo 110.
Artikolo 4
- Povas farigxi Membroj de Unuigxintaj Nacioj cxiuj aliaj pacamaj Sxtatoj kiuj akceptas la sindevigojn de cxi tiu Cxarto kaj, laux la opinio de la Organizajxo, kapablas kaj volas plenumi tiujn sindevigojn.
- Tia Sxtato farigxas Membro de Unuigxintaj Nacioj per decido de la Gxenerala Asembleo surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio.
Artikolo 5
La Gxenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, povas suspendi la praktikadon de membraj rajtoj kaj privilegioj al Membro de Unuigxintaj Nacioj, kontraux kiu preventa aux kompulsa agado estas entreprenita de la Sekureca Konsilio. La Sekureca Konsilio povas reestabli la praktikadon de tiuj rajtoj kaj privilegioj.
Artikolo 6
La Gxenerala Asembleo, surbaze de rekomendo de la Sekureca Konsilio, povas eksigi el la Organizajxo Membron de Unuigxintaj Nacioj kiu persiste malobservas la Principojn formulitajn en cxi tiu Cxarto.
Cxapitro III
ORGANOJ
Artikolo 7
- Estas starigitaj kiel la cxefaj organoj de Unuigxintaj Nacioj: Gxenerala Asembleo, Sekureca Konsilio, Ekonomia kaj Socia Konsilio, Kuratoreca Konsilio, Internacia Kortumo kaj Sekretariato.
- Estas starigeblaj, konforme al cxi tiu Cxarto, tiuj akcesoraj organoj kiuj montrigxas necesaj.
Artikolo 8
Unuigxintaj Nacioj devas neniel limigi al viroj kaj virinoj la eblecojn egalkondicxe partopreni, en iu ajn rolo, en la funkcioj de la cxefaj kaj akcesoraj organoj.
Cxapitro IV
LA GxENERALA ASEMBLEO
Konsisto
Artikolo 9
- La Gxenerala Asembleo konsistas el cxiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj.
- Cxiu Membro povas havi maksimume kvin reprezentantojn en la Gxenerala Asembleo.
Funkcioj kaj Povoj
Artikolo 10
La Gxenerala Asembleo povas diskuti cxiujn demandojn aux aferojn en la kadro de cxi tiu Cxarto aux rilatajn al la povoj kaj funkcioj de iu ajn el la organoj antauxviditaj en cxi tiu Cxarto, kaj, kun la escepto antauxvidita en Artikolo 12, povas fari pri tiuj demandoj aux aferoj rekomendojn al la Membroj de la Organizajxo, aux al la Sekureca Konsilio, aux kune al la Membroj kaj al la Sekureca Konsilio.
Artikolo 11
- La Gxenerala Asembleo povas konsideri la gxeneralajn principojn de kunlaborado por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon inkluzive la principojn regantajn malarmadon kaj la reguligon de armilaroj, kaj fari pri tiuj principoj rekomendojn al la Membroj de la Organizajxo, aux al la Sekureca Konsilio, aux kune al la Membroj kaj al la Sekureca Konsilio.
- La Gxenerala Asembleo povas diskuti cxiujn demandojn rilatajn al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco prezentitajn al gxi de iu ajn Membro de Unuigxintaj Nacioj aux de la Sekureca Konsilio aux de sxtato kiu ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj konforme al Artikolo 35 paragrafo 2, kaj kun la escepto antauxvidita en Artikolo 12 povas far pri cxiuj tiaj demandoj rekomendojn al la koncernaj sxtato aux sxtatoj aux al la Sekureca Konsilio aux kune al la sxtatoj kaj al la Sekureca Konsilio. Cxiu ajn tia demando kiu necesigas agadon devas esti transsendita de la Gxenerala Asembleo al la Sekureca Konsilio antaux aux post diskuto.
- La Gxenerala Asembleo povas atentigi la Sekurecan Konsilion pri situacioj kiuj riskas endangxerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
- La povoj de la Gxenerala Asembleo formulitaj en cxi tiu Artikolo ne limigas la gxeneralan amplekson de Artikolo 10.
Artikolo 12
- Dum la Sekureca Konsilio plenumas, rilate al iu ajn disputo aux situacio, la funkciojn difinitajn por gxi en cxi tiu Cxarto, la Gxenerala Asembleo devas ne faru iun ajn rekomendon pri tiu disputo aux situacio krom se la Sekureca Konsilio tion petas.
- La Gxenerala Sekretario, kun la konsento de la Sekureca Konsilio, informas la Gxeneralan Asembleon okaze de cxiu sesio pri la aferoj rilataj al la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco kiujn traktas la Sekureca Konsilio; li same informas la Gxeneralan Asembleon aux, se la Gxenerala Asembleo ne kunsidas, la Membrojn de Unuigxintaj Nacioj tuj post kiam la Sekureca Konsilio cxesis trakti tiujn aferojn.
Artikolo 13
- La Gxenerala Asembleo iniciatas studojn kaj faras rekomendojn kun la celo:
- antauxenigi internacian kunlaboradon sur la politika kampo kaj stimuli la lauxgradan evoluigon de internacia juro kaj gxian kodigon;
- antauxenigi internacian kunlaboradon sur la kampoj ekonomia, socia, kultura, eduka kaj publiksana, kaj helpi la realigon de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj por cxiuj, sen distingo de raso, sekso, lingvo aux religio.
- La ceteraj respondecoj, funkcioj kaj povoj de la Gxenerala Asembleo rilate al la aferoj menciitaj en paragrafo 1 b supre estas formulitaj en Cxapitro IX kaj X.
Artikolo 14
Sub rezervo de la preskriboj en Artikolo 12, la Gxenerala Asembleo povas rekomendi rimedojn por la paca gxustigo de iu ajn situacio, kia ajn gxia origino, kiu gxiaopinie riskas malutili al la gxenerala bono aux al la amikaj rilatoj inter la nacioj, inkluzive de situacioj rezultintaj el malobservo de la preskriboj de cxi tiu Cxarto kiuj formulas la Celojn kaj Principojn de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 15
- La Gxenerala Asembleo ricevas kaj konsideras la cxiujarajn kaj specialajn raportojn de la Sekureca Konsilio; tiuj raportoj devas enhavi referaton pri la rimedoj kiujn la Sekureca Konsilio pridecidis aux aplikis por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
- La Gxenerala Asembleo ricevas kaj konsideras la raportojn de la ceteraj organoj de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 16
La Gxenerala Asembleo plenumas, rilate al la internacia kuratoreca regximo, la funkciojn difinitajn por gxi per Cxapitroj XII kaj XIII inkluzive la funkcion aprobi la kuratorecajn interkonsentojn pri regionoj ne difinitaj kiel strategiaj.
Artikolo 17
- La Gxenerala Asembleo ekzamenas kaj aprobas la bugxeton de la Organizajxo.
- La elspezojn de la Organizajxo pagas la Membroj laux la proporcio kiun decidas la Gxenerala Asembleo.
- La Gxenerala Asembleo konsideras kaj aprobas cxiujn financajn kaj bugxetajn interkonsentojn kun la specialigitaj institucioj menciitaj en Artikolo 57 kaj ekzamenas la administrajn bugxetojn de tiuj institucioj por far al ili rekomendojn.
Vocxdonado
Artikolo 18
- Cxiu Membro de la Gxenerala Asembleo havas unu voxon.
- Decidoj de la Gxenerala Asembleo pri gravaj demandoj estas farataj per plimulto de du trionoj el la membroj kiuj cxeestas kaj vocxdonas. Inkluzivitaj kiel gravaj demandoj estas: rekomendoj pri la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco, la elekto de la nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio, la elekto de la membroj de la Eknomia kaj Socia Konsilio, la elekto de la membroj de la Kuratoreca Konsilio konforme al paragrafo 1 (c) de Artikolo 86, la akcepto de novaj Membroj en la Organizajxon, la suspendo de la rajtoj kaj privilegioj de Membroj, la eksigo de Membroj, demandoj pri la funkciado de la kuratoreca regximo kaj bugxetaj demandoj.
- Decidoj pri aliaj demandoj, inkluzive la difinon de pliaj kategorioj de demandoj decidendaj per plimulto de du trionoj, estas farataj per plimulto de la Membroj kiuj cxeestas kaj vocxdonas.
Artikolo 19
Membro de Unuigxintaj Nacioj kiu malfruas en la pago de sia financa kontribuo al la Organizajxo ne rajtas vocxdoni en la Gxenerala Asembleo se la nepagita sumo egalas aux superas la kontribuon sxuldatan de gxi por la du kompletaj pasintaj jaroj. La Gxenerala Asembleo tamen povas permesi al tia Membro partopreni en la vocxdonado se gxi konstatas, ke la nepago estas kauxzita de cirkonstancoj nedependaj de la volo de la Membro.
Proceduro
Artikolo 20
La Gxenerala Asembleo kunvenas en regulaj cxiujaraj sesioj kaj, kiam la cirkonstancoj tion postulas, en specialaj sesioj. Cxi tiujn kunvokas la Gxenerala Sekretario kiam tion petas la Sekureca Konsilio aux la plimulto de la Membroj de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 21
La Gxenerala Asembleo decidas pri sia procedure regularo. Gxi elektas sian Prezidanton por cxiu sesio.
Artikolo 22
La Gxenerala Asembleo povas starigi tiujn akcesorajn organojn kiujn gxi opinias necesaj por la plenumo de siaj funkcioj.
Cxapitro V
LA SEKURECA KONSILIO
Konsisto
Artikolo 23
- La Sekureca Konsilio konsistas el dek kvin Membroj de Unuigxintaj Nacioj. La Respubliko de Cxinio, Francio, la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, la Unuigita Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando kaj la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. Dek aliaj Membroj de Unuigxintaj Nacioj devas esti elektitaj kiel nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio fare de la Gxenerala Asembleo, kiu precipe atentas , unue, la kontribuon de la Membroj de Unuigxintaj Nacioj al la konservo de la internacia paco kaj sekureco kaj al la aliaj celoj de la Organizajxo, kaj ankaux justan geografian distribuon.
- La nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio estas elektataj por periodo de du jaroj. Je la unua elekto de nekonstantaj membroj, post kiam la nombro de membroj de la Sekureca Konsilio estos pliigita de dek unu al dek kvin, du el la kvar aldonaj membroj estos elektitaj por periodo de unu jaro. Membro eksigxanta ne estas tuj poste reelektebla.
- Cxiu membro de la Sekureca Konsilio havas unu reprezentanton.
Funkcioj kaj Povoj
Artikolo 24
- Por certigi rapidan kaj efikan agadon de la Organzajxo gxiaj Membroj transdonas al la Sekureca Konsilio la cxefan respondecon por la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco, kaj ili konsentas, ke plenumante siajn devojn laux tiu respondeco la Sekureca Konsilio agas en ilia nomo.
- Plenumante tiujn devojn la Sekureca Konsilio devas agi konforme al la Celoj kaj Principoj de Unuigxintaj Nacioj. La specifiaj povoj donitaj al la Sekureca Konsilio por ebligi gxin plenumi tiujn devojn estas difinitaj en Cxapitroj VI, VII, VIII kaj XII.
- La Sekureca Konsilio submetas al la Gxenerala Asembleo por ties konsidero cxiujarajn raportojn kaj, lauxbezone, specialajn raportojn.
Artikolo 25
La Membroj de Unuigxintaj Nacioj konsentas akcepti kaj efektivigi la decidojn de la Sekureca Konsilio konforme al cxi tiu Cxarto.
Artikolo 26
Por antauxenigi la starigon kaj konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, deturnante por armilaroj nur la minimumon de la homaj kaj ekonomiaj provizoj de la mondo, la Sekureca Konsilio havas la taskon, kun la helpo de la Komitato de Milita Stabo menciita en Artikolo 47, ellabori planojn prezentotajn al la Membroj de la Organizajxo kun la celo starigi sistemon por reguligo de armilaroj.
Vocxdonado
Artikolo 27
- Cxiu membro de la Sekureca Konsilio havas unu vocxon.
- La decidoj de la Sekureca Konsilio pri proceduraj demandoj estas farataj per jesa vocxo de naux membroj.
- La decidoj de la Sekureca Konsilio pri cxiuj aliaj demandoj estas farataj per jesa vocxo de naux membroj inkluzive la jesajn vocxojn de cxiuj konstantaj membroj; sed kiam decidoj de la Konsilio estas farataj konforme al Cxapitro VI aux al paragrafo 3 de Artikolo 52, partio en disputo sin detenas de la vocxdono.
Proceduro
Artikolo 28
- La Sekureca Konsilio devas esti tiel organizita, ke gxi povas funkcii konstante. Tiucele cxiu membro de la Sekureca Konsilio devas cxiam havi reprezentanton cxe la sidejo de la Organizajxo.
- La Sekureca Konsilio devas okazigi periodajn kunvenojn je kiuj cxiu el la membroj rajtas, se gxi tion deziras, esti reprezentata de membro de sia registaro aux de alia speciale nomita reprezentanto.
- La Sekureca Konsilio povas kunveni for de la sidejo de la Organizajxo, en iu ajn loko kiun gxi taksas plej tauxga por faciligi gxian laboron.
Artikolo 29
La Sekureca Konsilio povas starigi tiujn akcesorajn organojn kiujn gxi opinias necesaj por la plenumo de siaj funkcioj.
Artikolo 30
La Sekureca Konsilio decidas pri sia procedura regularo, inkluzive de la maniero elekti sian Prezidanton.
Artikolo 31
Cxiu Membro de Unuigxintaj Nacioj kiu ne estas membro de la Sekureca Konsilio aux cxiu sxtato kiu ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj, se gxi estas partio en iu disputo konsiderata de la Sekureca Konsilio, devas esti invitata por partopreni, sen vocxdonrajto, en la diskutado rilata al tiu disputo. La Sekureca Konsilio difinas la kondicxojn kiujn gxi opinias justaj por la partopreno de sxtato kiu ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj.
Cxapitro VI
PACA SOLVO DE DISPUTOJ
Artikolo 33
- La partioj en iu ajn disputo, kies dauxrigo riskas endangxerigi la konservon de la internaciaj paco kaj sekureco, devas unue sercxi solvon per traktado, enketo, mediacio, konciliacio, arbitracio, jugxa decido, sinturno al regionaj institucioj aux interkonsentoj, aux per aliaj pacaj metodoj kiujn ili elektas mem.
- La Sekureca Konsilio, se gxi opinias tion necesa, alvokas la partiojn solvi sian disputon per tiaj metodoj.
Artikolo 34
La Sekureca Konsilio povas enketi pri iu ajn disputo aux iu ajn situacio kiu povas konduki al internacia malakordo aux kauxzi disputon, por determini cxu la dauxrigo de tiu disputo aux situacio riskas endangxerigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
Artikolo 35
- Cxiu Membro de Unuigxintaj Nacioj povas atentigi la Sekurecan Konsilion aux la Gxeneralan Asembleon pri disputo aux situacio kun la karaktero priskribita en Artikolo 34.
- Sxtato kiu ne estas Membro de Unuigxintaj Nacioj povas atentigi la Sekurecan Konsilion aux la Gxeneralan Asembleon pri iu ajn disputo en kiu gxi estas partio, se gxi antauxe akceptas, rilate al tiu disputo, la devojn de paca solvo antauxviditajn en cxi tiu Cxarto.
- La funkciado de la Gxenerala Asembleo rilate al aferoj prezentataj al gxia atento laux cxi tiu Artikolo estas kondicxita de la reguloj de Artikoloj 11 kaj 12.
Artikolo 36
- La Sekureca Konsilio povas, je iu ajn stadio de disputo kun la karaktero priskribita en Artikolo 33 aux de analoga situacio, rekomendi tauxgajn procedurojn aux metodojn de gxustigo.
- La Sekureca Konsilio devas konsideri cxiujn procedurojn kiujn la partioj jam alprenis por la solvo de tiu disputo.
- Farante rekomendojn laux cxi tiu Artikolo, la Sekureca Konsilio devas ankaux atenti pri tio, ke ordinare juraj disputoj devas esti prezentataj de la partioj al la Internacia Kortumo, konforme al la preskriboj de la Statuto de la Kortumo.
Artikolo 37
- Se la partioj en disputo, kun la karaktero priskribita en Artikolo 33, ne sukcesas solvi gxin pere de la metodoj indikitaj en tiu Artikolo, ili prezentas gxin al la Sekureca Konsilio.
- Se la Sekureca Konsilio opinias, ke fakte la dauxrigo de la disputo riskas endangxerigi la konservon de la internaciaj paco kaj sekureco, gxi decidas cxu agi laux Artikolo 36 aux rekomendi tiajn kondicxojn de solvo, kiajn gxi opinias tauxgaj.
Artikolo 38
Ne limigante la aplikon de Artikoloj 33 gxis 37, la Sekureca Konsilio povas, se cxiuj partioj en disputo tion petas, fari al la partioj rekomendojn celantajn pacan solvon de la disputo.
Cxapitro VII
AGADO EN KAZO DE MINACOJ KONTRAUx LA PACO,
ROMPOJ DE LA PACO KAJ AGOJ DE AGRESO
Artikolo 39
La Sekureca Konsilio determinas la ekziston de minaco kontraux la paco, rompo de la paco aux ago de agreso, kaj faras rekomendojn aux decidas kiuj rimedoj estas aplikendaj laux Artikoloj 41 kaj 42 por konservi aux restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
Artikolo 40
Por preventi pligravigxon de la situacio, la Sekureca Konsilio povas, antaux ol fari la rekomendojn aux decidi pri la rimedoj aplikendaj konforme al Artikolo 39, alvoki la koncernajn partiojn konformigxi al la provizoraj rimedoj kiujn gxi opinias necesaj aux dezirindaj. Cxi tiuj provizoraj rimedoj neniel antauxlimigas la rajtojn, pretendojn aux pozicion de la koncernaj partioj. La Sekureca Konsilio prenas lauxdeve en konsideron la eventualan neaplikon de tiuj provizoraj rimedoj.
Artikolo 41
La Sekureca Konsilio povas decidi kiuj rimedoj, ekskluzive de la uzo de armforto, estas aplikendaj por efektivigi gxiajn decidojn, kaj gxi povas alvoki la Membrojn de Unuigxintaj Nacioj apliki tiujn rimedojn. Cxi tiuj povas inkluzivi kompletan aux partan interrompon de ekonomiaj rilatoj kaj de fervojaj, permaraj, peraeraj, posxtaj, telegrafaj, radiaj kaj aliaj komunikiloj, kiel ankaux la rompon de diplomatiaj rilatoj.
Artikolo 42
Se la Sekureca Konsilio opinias, ke la rimedoj antauxviditaj en Artikolo 41 povus esti nesuficxaj, aux ke ili montrigxis nesuficxaj, gxi povas entrepreni, pere de aeraj, maraj kaj surteraj militfortoj, tian agadon kiu estos necesa por konservi aux restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon. Tiu agado povas inkluzivi demonstraciojn, blokadon kaj aliajn operaciojn per aeraj, maraj aux surteraj militfortoj de Membroj de Unuigxintaj Nacioj.
Artikolo 43
- Cxiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj, por kontribui al la konservado de la internaciaj paco kaj sekureco, akceptas la devon disponigi al la Sekureca Konsilio post ties alvoko kaj konforme al specialaj interkonsento aux interkonsentoj, la militfortojn, helpon kaj faciligajn rimedojn inkluzive la rajton de transiro, necesajn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
- Tiu interkonsento aux tiuj interkonsentoj reguligos la kvantojn kaj specojn de la militfortoj, ilian gradon de preteco kaj gxeneralan situon, kiel ankaux la karakteron de la faciligaj rimedoj kaj helpo provizenaj.
- La interkonsento aux interkonsentoj estos pritraktitaj kiel eble plej baldaux je la iniciato de la Sekureca Konsilio. Ili estos kontraktitaj inter la Sekureca Konsilio kaj Membroj de Unuigxintaj Nacioj aux inter la Sekureca Konsilio kaj grupoj de Membroj, kaj ili estas ratifendaj de la subskribintaj Sxtatoj konforme al iliaj respektivaj konstituciaj proceduroj.
Artikolo 44
Se la Sekureca Konsilio decidis uzi perforton, gxi devas antaux ol alvoki Membron nereprezentatan en la Konsilio provizi militfortojn konforme al la devoj alprenitaj laux Artikolo 43, inviti tiun Membron se la Membro tion deziras, partopreni en la decidoj de la Sekureca Konsilio rilate al la uzo de kontingentoj de la militfortoj de tiu Membro.
Artikolo 45
Por ebligi al la Organizajxo apliki urgxajn militajn rimedojn, la Membroj devas teni naciajn aerarmeajn kontingentojn tuj disponeblaj por komuna plenumo de internacia kompulsa agado. En la limoj difinitaj de la speciala interkonsento aux specialaj interkonsentoj menciitaj en Artikolo 43, la Sekureca Konsilio, kun la helpo de la Komitato de Milita Stabo, decidas la forton kaj la gradon de preteco de tiuj kontingentoj kaj faras planojn por ilia komuna agado.
Artikolo 46
La planojn por la apliko de armforto faras la Sekureca Konsilio helpate de la Komitato de Milita Stabo.
Artikolo 47
- Estos starigita Komitato de Milita Stabo por konsili kaj helpi la Sekurecan Konsilion pri cxiuj demandoj rilataj al la militaj rimedoj, kiujn la Konsilio bezonas por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon, al la uzo kaj komandado de la militfortoj metitaj je gxia dispono, al la reguligo de armilaroj kaj al eventualaj malarmado.
- La Komitato de Milita Stabo konsistas el la Stabestroj de la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio aux de iliaj reprezentantoj. La Komitato invitas cxiun Membron de Unuigxintaj Nacioj, kiu ne estas konstante reprezentata en la Komitato, aligxi al gxi kiam la partopreno de tiu Membro en gxia laboro estas necesa por efike plenumi la respondecojn de la Komitato.
- La Komitato de Milita Stabo respondecas, sub auxtoritato de la Sekureca Konsilio, pri la strategia direktado de cxiuj militfortoj metitaj je dispono de la Konsilio. Demandoj kiuj rilatas al la komandado de tiuj militfortoj estos reguligitaj poste.
- la Komitato de Milita Stabo povas, kun la rajtigo de la Sekureca Konsilio kaj post konsiligxo kun kompetentaj regionaj organizajxoj, starigi regionajn subkomitatojn.
Artikolo 48
- La agadon necesan por plenumi la decidojn de la Sekureca Konsilio por la konservo de la internaciaj paco kaj sekureco entreprenas cxiuj Membroj de Unuigxintaj Nacioj aux kelkaj el ili, laux la decido de la Konsilio.
- Tiujn decidojn plenumas la Membroj de la Organizajxo rekte kaj per sia agado en la kompetentaj internaciaj institucioj, kies membroj ili estas.
Artikolo 49
La Membroj de Unuigxintaj Nacioj devas sin reciproke helpi en la aplikado de la rimedoj deciditaj de la Sekureca Konsilio.
Artikolo 50
Se la Sekureca Konsilio aplikas kontraux iu sxtato preventajn aux kompulsajn rimedojn, cxiu ajn alia sxtato, cxu Membro de Unuigxintaj Nacioj aux ne, kiu alfrontas specialajn ekonomiajn problemojn pro la aplikado de tiuj rimedoj, rajtas konsulti la Konsilion pri la solvo de tiuj problemoj.
Artikolo 51
Nenio en cxi tiu Cxarto limigas la naturan rajton de individua aux kolektiva memdefendo en kazo de armita atako kontraux Membro de Unuigxintaj Nacioj, gxis la Sekureca Konsilio estos aplikinta la rimedojn necesajn por konservi la internaciajn pacon kaj sekurecon. La rimedoj aplikataj de la Membroj en la uzo de cxi tiu rajto de memdefendo estas tuj komunikendaj al la Sekureca Konsilio, kaj ili neniel sxangxos la rajton kaj devon de la Sekureca Konsilio laux cxi tiu Cxarto entrepreni agadon en iu ajn momento laux maniero kiun gxi opinias necesa por konservi aux restarigi la internaciajn pacon kaj sekurecon.
Cxapitroj 8 gxis 17
Cxapitroj 18 kaj 19